Colin Ward | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 14-an de aŭgusto 1924 en Wanstead | |
Morto | 11-an de februaro 2010 (85-jaraĝa) en Ipswich | |
Lingvoj | angla vd | |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) (–1927) vd | |
Alma mater | Ilford County High School (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto desegnisto ĵurnalisto gazetoredaktisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Colin WARD (14a de aŭgusto 1924 – 11a de februaro 2010) estis brita anarkiisma verkisto. Li estis nomata "unu el la plej grandaj anarkiismaj pensuloj de la pasinta jarcentduono, kaj pionira socia historiisto." [1]
Li iĝis anarkiisto en la Brita Armeo dum la Dua Mondmilito. Li estis eldonisto de la brita anarkiisma gazeto Freedom (Libero) el 1947 al 1960, kaj la fondinto kaj eldonisto de la ĉiumonata anarkiisma gazeto Anarchy el 1961 al 1970.[2]
Li publikigis amplekse pri edukado, arkitekturo kaj urboplanado. Lia ĉefa influa libro estis The Child In The City (1978), pri la infana stratokulturo. El 1995-6, Ward estis Centennial Professor pri Loĝado kaj Sociala Politiko ĉe la London School of Economics.[3]